Eŭropa Paco Projekto – Manifesto

Hodiaŭ, la 9-an de majo 2025 – ĝuste 80 jarojn post la fino de la Dua Mondmilito, kiu kostis la  vivon de 60 milionoj da homoj, inkluzive 27 milionojn da sovetianoj, ni, la civitanoj de Eŭropo,  leviĝas kun niaj voĉoj! Ni hontas pro niaj registaroj kaj la EU, kiuj ne lernis la lecionojn de la 20-a  jarcento. La EU, iam pensita kiel pacprojekto, estis perversigita kaj tiel perfidis la  esencon de Eŭropo! Ni, la civitanoj de Eŭropo, do prenas niajn sorton kaj historion en niajn  proprajn manojn hodiaŭ, la 9-an de majo. Ni deklaras, ke EU  malsukcesis. Ni komencas kun civitana diplomatio kaj rifuzas la planitan militon kontraŭ Rusio! Ni agnoskas la komunan respondecon de la „Okcidento“, la eŭropaj registaroj kaj la EU en ĉi tiu  konflikto. 

Ni, la civitanoj de Eŭropo, kontraŭstaras la senhonoran hipokritecon kaj la mensogojn, kiuj hodiaŭ  – je la Eŭropa Tago – estas disvastigataj en oficialaj festoj kaj en publikaĵoj. Ni etendas la manon al la civitanoj de Ukrainio kaj Rusio. Vi apartenas al la eŭropa familio, kaj ni  estas konsciaj, ke ni kune povas organizi pacan kunvivadon sur nia kontinento. 

Ni havas la bildojn de la tombejoj de soldatoj antaŭ niaj okuloj – de  Volgogrado tra Rigo ĝis Loreno. Ni vidas la freŝajn tombojn, kiujn ĉi tiu senutila milito en Ukrainio kaj Rusio postlasis. Dum la plej multaj EU-registaroj kaj respondeculoj incitas por milito kaj  forigas, kion milito signifas por la popolo, ni lernis la lecionon de la lasta jarcento: Eŭropo signifas  „Neniam plu milito!“ 

Ni rememoras la atingojn en la restarigo de Eŭropo de la lasta  jarcento kaj la promesojn de 1989 post la paca revolucio. Ni postulas eŭropan-rusan  junulorganizon laŭ la modelo de la germana-franca junulorganizo de 1963, kiu finis la „heredigitan malamikecon“ inter Germanio kaj Francio. Ni postulas finon de la sankcioj kaj la  rekonstruon de la Nord Stream II-pipelino. Ni rifuzas malŝpari niajn impostmonojn  por armiloj kaj militarismo je la kosto de socialaj normoj kaj infrastrukturo. En la kadro  de OSCE-pac-konferenco ni postulas la kreadon de eŭropa sekureca arkitekturo kun kaj ne kontraŭ  Rusio, kiel protokolite en la Ĉarto de Parizo de 1990. Ni postulas neŭtralan, de  Usono emancipitan Eŭropon, kiu ludas mediacian rolon en mult-polusa mondo. Nia  Eŭropo estas post-kolonia kaj post-imperia.

Ni, la civitanoj de Eŭropo, proklamas ĉi tiun militon finita! Ni ne partoprenas en la militaj ludoj. Ni  ne faras el niaj viroj kaj filoj soldatojn, el niaj filinoj ne sanitaristinojn en la hospitalo kaj  el niaj landoj ne batalkampojn. 

Ni proponas tuj sendi delegacion de eŭropaj civitanoj al Kievo kaj Moskvo por komenci dialogon.  Ni ne plu observos, kiel nia estonteco kaj tiu de niaj infanoj estas oferitaj sur altaro de politiko de povo. 

Vivu Eŭropo, vivu la paco, vivu la liberecon!

***